Readmono 28:68
Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per ŝipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos ĝin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu aĉetos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 20:2Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
Nehemiah 5:8Kaj mi diris al ili: Ni elaĉetis niajn fratojn, la Judojn, kiuj estis venditaj al la nacioj, kiom ni povis; dume vi volas vendi viajn fratojn, kaj ili estas vendataj al ni! Ili silentis kaj trovis nenion por respondi.
Jeremiah 43:7Kaj ili iris en la landon Egiptan, ne obeante la voĉon de la Eternulo, kaj venis ĝis Taĥpanĥes.
Hosea 8:13La oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.
Joel 3:3kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro manĝaĵo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.