Readmono 29:13
por ke Li starigu vin hodiaŭ kiel Sian popolon, kaj Li estu al vi Dio, kiel Li diris al vi, kaj kiel Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
14Kaj ne kun vi solaj mi faras ĉi tiun interligon kaj ĉi tiun ĵuran interkonsenton,
Cross References
Genesis 26:3Vivu kiel fremdulo en ĉi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; ĉar al vi kaj al via idaro Mi donos ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la ĵuron, kiun Mi ĵuris al via patro Abraham.
Exodus 6:7Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.
Deuteronomy 26:18Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaŭ, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos ĉiujn Liajn ordonojn;
Jeremiah 31:31Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:
Hebrews 11:16Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, ĉielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; ĉar Li por ili pretigis urbon.