Readmono 30:1
Kaj kiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj aferoj, la beno kaj la malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via koro inter ĉiuj popoloj, inter kiujn ĵetis vin la Eternulo, via Dio;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 4:14Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.
Deuteronomy 4:29Kaj vi serĉos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi serĉos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
Deuteronomy 27:1Kaj Moseo kaj la plejaĝuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante: Observu ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ.
Deuteronomy 28:64Kaj la Eternulo disĵetos vin inter ĉiujn popolojn, de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj.
Deuteronomy 29:27pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ tiu lando, kaj Li venigis sur ĝin ĉiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro;
Deuteronomy 30:15Rigardu, mi proponis al vi hodiaŭ la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon;