Readmono 31:7
Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj: Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi venigos ĉi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kaj vi ekposedigos ilin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 27:19kaj starigu lin antaŭ Eleazar, la pastro, kaj antaŭ la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaŭ iliaj okuloj;
Deuteronomy 1:38Josuo, filo de Nun, kiu staras antaŭ vi, li venos tien; lin fortigu, ĉar li donos ĝin al Izrael kiel posedaĵon.
Deuteronomy 31:3La Eternulo, via Dio, mem iros antaŭ vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaŭ vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaŭ vi, kiel la Eternulo diris.
Deuteronomy 31:21Sed kiam trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj, tiam ĉi tiu kanto sonos antaŭ ili kiel atesto, ĉar ĝi ne estos forgesita el la buŝo de ilia idaro. Ĉar Mi konas iliajn pensojn, kiujn ili havas hodiaŭ, antaŭ ol Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris.
Joshua 1:6Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi ekposedigos al ĉi tiu popolo la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, ke Mi donos ĝin al ili.
1 Kings 2:2Mi foriras la vojon de la tuta mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro.