Readmono 31:8
Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 13:21Kaj la Eternulo iradis antaŭ ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laŭ la ĝusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte.
Exodus 33:14Tiam Li diris: Mia vizaĝo iros antaŭe, kaj Mi donos al vi ripozon.
Deuteronomy 9:3Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaŭ vi, kiel fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaŭ vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la Eternulo diris al vi.
Deuteronomy 31:6Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
Joshua 1:5Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.
1 Samuel 12:22La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; ĉar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.