Readmono 32:14
Per butero de bovinoj kaj per lakto de ŝafinoj Kun sebo de ŝafidoj Kaj per ŝafoj de Baŝan kaj per kaproj Kaj per la graso de la kernoj de tritiko; Kaj vi trinkis la ŝaŭmantan sangon de vinberoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 49:11Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.
Judges 5:25Akvon li petis, lakton ŝi donis; En belega kaliko ŝi alportis buteron.
Nehemiah 9:25Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de ĉio bona, putojn elhakitajn en ŝtonoj, vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn, kaj multajn manĝaĵdonajn arbojn. Kaj ili manĝis, satiĝis, grasiĝis, kaj ĝuis, dank’ al Via granda boneco.
Job 20:17Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero.
Psalms 81:16Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.
Isaiah 7:15Buteron kaj mielon li manĝos, ĝis li povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon.