Readmono 32:27
Se Mi ne timus, ke ĉagrenus Min la malamikoj, Ke eble fieriĝus iliaj premantoj, Kaj dirus: Nia mano estas potenca, Kaj ne la Eternulo faris ĉion ĉi tion.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
26Mi dirus: Mi disblovos ilin, Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj;
28Ĉar ili estas popolo, kiu perdis la prudenton, Kaj komprenadon ili ne havas.
Cross References
Exodus 32:12Por kio la Egiptoj diru: Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraŭ Via popolo.
Deuteronomy 9:28por ke ne diru la loĝantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin: Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto.
1 Samuel 12:22La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; ĉar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.
Psalms 115:1Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.
Psalms 140:9La veneno de miaj ĉirkaŭantoj, La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin.
Isaiah 10:12Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila reĝo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj;