Readmono 33:16
Kaj per la donoj de la tero kaj de ĝia abundeco. Kaj la favoro de Tiu, kiu aperis en la arbetaĵo, Venu sur la kapon de Jozef Kaj sur la verton de la elektito inter liaj fratoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
15Kaj per la plejbonaĵoj de la antikvaj montoj, Kaj per la donoj de la eternaj montetoj,
Cross References
Genesis 37:36Sed la Midjanidoj vendis lin en Egiptujo al Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj.
Genesis 43:32Kaj oni surtabligis por li aparte, kaj por ili aparte, kaj por la Egiptoj, kiuj manĝis kun li, aparte; ĉar la Egiptoj ne povas manĝi panon kun Hebreoj: tio estas abomenindaĵo por ili.
Genesis 49:26La benoj de via patro estas pli fortaj, Ol la benoj de miaj gepatroj, Ĝis la limo de la eternaj altaĵoj. Ili estu sur la kapo de Jozef Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.
Psalms 24:1Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
Psalms 89:11Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; La universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis.
Mark 12:26Sed pri la mortintoj, ke ili releviĝas, ĉu vi ne legis en la libro de Moseo ĉe la arbetaĵo, kiel Dio parolis al li, dirante: Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob?