Readmono 4:27
Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj, kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 28:36La Eternulo foririgos vin, kaj la reĝon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono.
Deuteronomy 28:63Kaj kiel ĝojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel ĝojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elŝirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin.
Nehemiah 1:8Sed volu rememori la vorton, kiun Vi eldiris al Via servanto Moseo, nome: Se vi pekos, Mi disĵetos vin inter la popolojn;
Ezekiel 11:16Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disĵetis ilin en diversajn landojn, Mi tamen baldaŭ estos ilia sanktejo en la landoj, kien ili venis.
Ezekiel 20:23Sed, levinte Mian manon, Mi diris al ili en la dezerto, ke Mi disĵetos ilin inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn
Hosea 9:17Mia Dio ilin forpuŝos, ĉar ili ne aŭskultis Lin; kaj ili vagados inter la nacioj.