Readmono 4:29
Kaj vi serĉos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi serĉos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 30:1Kaj kiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj aferoj, la beno kaj la malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via koro inter ĉiuj popoloj, inter kiujn ĵetis vin la Eternulo, via Dio;
1 Samuel 7:3Kaj Samuel diris al la tuta domo de Izrael jene: Se per via tuta koro vi konvertiĝis al la Eternulo, tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Aŝtarojn, kaj turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li savos vin el la manoj de la Filiŝtoj.
2 Kings 10:31Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laŭ la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon.
2 Chronicles 15:2Kaj li eliris antaŭ Asan, kaj diris al li: Aŭskultu min, ho Asa kaj ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj: la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin serĉos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.
2 Chronicles 15:12Kaj ili faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo,
2 Chronicles 31:21Kaj en ĉiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.