Readmono 4:37
Kaj ĉar Li amis viajn patrojn, tial Li elektis ilian idaron post ili, kaj elkondukis vin per Sia vizaĝo, per Sia granda forto el Egiptujo,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 12:41Kiam finiĝis kvarcent tridek jaroj, ĝuste en la sama tago, ĉiuj taĉmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta.
Exodus 13:3Kaj Moseo diris al la popolo: Memoru ĉi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne manĝu fermentaĵon.
Exodus 13:14Kaj kiam via filo morgaŭ vin demandos, dirante: Kio tio estas? tiam diru al li: Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco;
Numbers 20:16kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li aŭdis nian voĉon, kaj Li sendis anĝelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadeŝ, urbo ĉe la fino de viaj limoj;
Deuteronomy 7:6Ĉar popolo sankta vi estas al la Eternulo, via Dio; vin elektis la Eternulo, via Dio, ke vi estu Lia popolo propra el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
Deuteronomy 7:8sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la ĵuron, kiun Li ĵuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo.