Readmono 6:1
Kaj jen estas la ordonoj, la leĝoj, kaj la reguloj, kiujn la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 23:13Kaj ĉion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne citu, ĝi ne estu aŭdata el via buŝo.
Numbers 36:13Tio estas la ordonoj kaj la leĝoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.
Deuteronomy 4:1Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi.
Deuteronomy 4:14Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la leĝojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin.
Deuteronomy 5:31Kaj vi ĉi tie restu kun Mi, kaj Mi eldiros al vi ĉiujn ordonojn kaj leĝojn kaj regulojn, kiujn vi instruos al ili, por ke ili plenumadu ilin en la lando, kiun Mi donas al ili kiel posedaĵon.
Ezekiel 37:24Kaj Mia servanto David estos reĝo super ili, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili observos kaj plenumos.