Readmono 7:16
Kaj vi konsumos ĉiujn popolojn, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonas al vi; ne indulgu ilin via okulo, kaj vi ne servu al iliaj dioj, ĉar tio estus falilo por vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
17Eble vi diros en via koro: Tiuj popoloj estas pli grandnombraj ol mi, kiel mi povos forpeli ilin?
Cross References
Exodus 23:33Ili ne loĝu en via lando, por ke ili ne pekigu vin kontraŭ Mi; se vi servos iliajn diojn, tio fariĝos kaptilo por vi.
Numbers 33:55Sed se vi ne forpelos de antaŭ vi la loĝantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigos el ili, estos dornoj por viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj, kaj ili premos vin en la lando, en kiu vi loĝos.
Deuteronomy 12:30tiam gardu vin, ke vi ne enretiĝu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaŭ vi, kaj ke vi ne serĉu iliajn diojn, dirante: Kiel ĉi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaŭ faros.
Deuteronomy 13:9sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste.
Deuteronomy 19:21Kaj via okulo ne indulgu: animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.
Joshua 23:13tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaŭ vi; kaj ili fariĝos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, ĝis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.