Readmono 7:26
Kaj ne enportu abomenaĵon en vian domon, por ke vi ne anatemiĝu kiel ĝi; malestimu kaj abomenu ĝin, ĉar ĝi estas anatemaĵo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 13:17Kaj nenio el la anatemaĵo algluiĝu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li ĵuris al viaj patroj,
Joshua 6:17Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, ĝi kaj ĉio, kio estas en ĝi; nur la malĉastistino Raĥab restu viva, ŝi kaj ĉiu, kiu estas kun ŝi en la domo; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn ni sendis.
Joshua 7:1Sed la Izraelidoj pekis kontraŭ la anatemo: Aĥan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitaĵo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraŭ la Izraelidoj.
Isaiah 30:22Kaj vi rigardos kiel malpuran la arĝentan tegon de viaj statuoj kaj la oran kovron de viaj idoloj; vi forĵetos ilin kiel malpuraĵon, vi diros al ili: For!
Ezekiel 11:18Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el ĝi ĉiujn ĝiajn fiaĵojn kaj ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn.
Hosea 14:8Ho Efraim, per kio interesas Min plue la idoloj? Mi aŭskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel verda cipreso; ĉe Mi oni trovos viajn fruktojn.