Readmono 7:8
sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la ĵuron, kiun Li ĵuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 12:41Kiam finiĝis kvarcent tridek jaroj, ĝuste en la sama tago, ĉiuj taĉmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta.
Exodus 13:14Kaj kiam via filo morgaŭ vin demandos, dirante: Kio tio estas? tiam diru al li: Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco;
Exodus 32:13Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi ĵuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris: Mi multigos vian semon kiel la steloj de la ĉielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos ĝin eterne.
Deuteronomy 4:20Kaj vin la Eternulo prenis, kaj elkondukis vin el la fera forno, el Egiptujo, por ke vi estu al Li popolo herede apartenanta, kiel nun.
Deuteronomy 4:37Kaj ĉar Li amis viajn patrojn, tial Li elektis ilian idaron post ili, kaj elkondukis vin per Sia vizaĝo, per Sia granda forto el Egiptujo,
Deuteronomy 9:4Ne diru en via koro, kiam la Eternulo, via Dio, forpelos ilin de antaŭ vi: Pro mia virteco la Eternulo venigis min por ekposedi ĉi tiun landon; pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo forpelas ilin de antaŭ vi.