Readmono 8:7
Ĉar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj kaj timante Lin.
Cross References
Exodus 3:8Kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi ĝin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj.
Deuteronomy 11:9kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili kaj al ilia idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
Deuteronomy 11:11La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo ĉiela ĝi trinkas akvon;
2 Kings 18:32ĝis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinberĝardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi vivos kaj ne mortos. Kaj ne aŭskultu Ĥizkijan, kiam li forlogas vin per la vortoj: La Eternulo nin savos.
Psalms 65:9Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.
Isaiah 5:1Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinberĝardeno. Vinberĝardenon havis mia amiko sur grasa altaĵo;