Readmono 9:1
Aŭskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn ĝis la ĉielo,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 32:1Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektiĝis antaŭ Aaron, kaj diris al li: Leviĝu, faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li.
Numbers 13:28sed forta estas la popolo, kiu loĝas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaŭ la idojn de Anak ni vidis tie.
Deuteronomy 1:28kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante: La popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj ĝis la ĉielo, kaj ankaŭ Anakidojn ni tie vidis.
Deuteronomy 4:1Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi.
Deuteronomy 7:1Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por ekposedi ĝin, kaj Li forpelos antaŭ vi grandnombrajn popolojn, la Ĥetidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi;
Deuteronomy 11:31Ĉar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi.