Readmono 9:27
Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu la obstinecon de ĉi tiu popolo nek ĝian malvirtecon nek ĝiajn pekojn;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 3:6Ankoraŭ Li diris: Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizaĝon, ĉar li timis rigardi Dion.
Exodus 6:3Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili.
Exodus 32:13Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi ĵuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris: Mi multigos vian semon kiel la steloj de la ĉielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos ĝin eterne.
Leviticus 26:42tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros.
1 Samuel 25:25Mia sinjoro ne atentu tiun malvirtan viron Nabal, ĉar kia estas lia nomo, tia li mem estas: Nabal estas lia nomo, kaj malsaĝecon li havas en si; kaj mi, via sklavino, ne vidis la servantojn de mia sinjoro, kiujn vi sendis.
Psalms 130:3Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?