Readmono 9:4
Ne diru en via koro, kiam la Eternulo, via Dio, forpelos ilin de antaŭ vi: Pro mia virteco la Eternulo venigis min por ekposedi ĉi tiun landon; pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo forpelas ilin de antaŭ vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 18:24Ne malpuriĝu per ĉio ĉi tio; ĉar per ĉio ĉi tio malpuriĝis la popoloj, kiujn Mi forpelas de antaŭ vi.
Deuteronomy 8:17Ne diru en via koro: Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi ĉi tiun grandan havon;
Deuteronomy 12:31Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; ĉar ĉion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj eĉ siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj.
Deuteronomy 18:12ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi.
Ezekiel 36:32Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj ruĝiĝu pri via konduto, ho domo de Izrael!
Romans 11:20Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu;