Readmono 9:5
Ne pro via virteco kaj pro la honesteco de via koro vi venas por ekposedi ilian landon; sed pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi, kaj por plenumi tion, kion la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 12:7Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos ĉi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.
Genesis 15:7Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la Ĥaldea, por doni al vi ĉi tiun landon kiel posedaĵon.
Genesis 17:8Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedaĵo, kaj Mi estos Dio por ili.
Genesis 28:13Kaj jen la Eternulo staras sur ĝi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kuŝas, Mi donos al vi kaj al via idaro.
Leviticus 18:24Ne malpuriĝu per ĉio ĉi tio; ĉar per ĉio ĉi tio malpuriĝis la popoloj, kiujn Mi forpelas de antaŭ vi.
Deuteronomy 18:12ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi.