Deuteronomy 9:6
Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi ĝin; ĉar vi estas popolo malmolnuka.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 32:9Kaj la Eternulo diris al Moseo: Mi vidas ĉi tiun popolon, ĝi estas popolo malmolnuka.
Exodus 34:9Kaj li diris: Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, ĉar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedaĵo.
Deuteronomy 9:3Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaŭ vi, kiel fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos ilin antaŭ vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin rapide, kiel la Eternulo diris al vi.
Deuteronomy 9:24Malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo de la tago, kiam mi ekkonis vin.
Deuteronomy 31:27ĉar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja eĉ nun, kiam mi estas ankoraŭ vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo: kio do estos post mia morto?
2 Chronicles 36:13Li defalis ankaŭ de la reĝo Nebukadnecar, kiu ĵurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael.