Ecclesiastes 1:13
Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la ĉielo: ĉi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
12Mi, Predikanto, estis reĝo super Izrael en Jerusalem.
14Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj.
Cross References
Genesis 3:19En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo.
Proverbs 2:2Ke via orelo atente aŭskultos saĝon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;
Proverbs 18:1Kiu apartiĝas, tiu serĉas sian volupton Kaj iras kontraŭ ĉiu saĝa konsilo.
Proverbs 23:26Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj.
Ecclesiastes 1:17Sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ ĉi tio estas ventaĵo.
Ecclesiastes 2:26Ĉar al homo, kiu agas bone antaŭ Li, Li donas saĝon kaj scion kaj ĝojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaŭ Dio; kaj ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.