Kohelet 10:13
La komenco de la parolo de lia buŝo estas malsaĝaĵo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencaĵo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
12Vortoj el buŝo de saĝulo estas agrablaj, sed la buŝo de malsaĝulo lin mem pereigas.
Cross References
Judges 14:15En la sepa tago ili diris al la edzino de Ŝimŝon: Admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la domon de via patro. Ĉu por senhavigi nin vi invitis nin ĉi tien?
1 Samuel 22:7Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li: Aŭskultu, idoj de Benjamen: ĉu al ĉiuj el vi la filo de Jiŝaj donos kampojn kaj vinberĝardenojn? ĉu vin ĉiujn li faros milestroj kaj centestroj?
1 Samuel 25:10Sed Nabal respondis al la servantoj de David, dirante: Kiu estas David? kaj kiu estas la filo de Jiŝaj? nun estas multe da tiaj servantoj, kiuj foriĝis de siaj sinjoroj.
2 Kings 6:27Li respondis: Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? ĉu el la draŝejo aŭ ĉu el la vinpremejo?
Proverbs 13:16Ĉiu prudentulo agas konscie; Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.
Ecclesiastes 5:2Ne rapidu kun via buŝo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaŭ Dio, ĉar Dio estas en la ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.