Kohelet 3:11
Ĉion Li kreis bela ĝiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco ĝis la fino.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi.
12Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom ĝoji kaj fari bonon en sia vivo.
Cross References
Genesis 1:31Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
Job 5:9Al Tiu, kiu faras grandaĵojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindaĵojn, kiujn neniu povas kalkuli;
Job 37:23La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.
Ecclesiastes 7:29Nur ĉi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.
Ecclesiastes 11:5Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formiĝas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu ĉion faras.
Matthew 13:22Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta.