Kohelet 3:19
Ĉar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala: kiel ĉi tiuj mortas, tiel mortas ankaŭ tiuj, kaj sama spirito estas en ĉiuj; kaj supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas, ĉar ĉio estas vantaĵo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
20Ĉiuj iras al unu loko: ĉiuj fariĝis el polvo, kaj ĉiuj refariĝos polvo.
Cross References
Job 14:10Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finiĝis, kie li estas?
Psalms 49:12Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaliĝas al bruto buĉota.
Psalms 49:20Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto buĉota.
Psalms 92:6Malklerulo ne scias, Kaj malsaĝulo tion ne komprenas.
Ecclesiastes 1:14Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj.
Ecclesiastes 2:14La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mallumo; sed mi ankaŭ eksciis, ke unu sorto atingas ilin ĉiujn.