Kohelet 3:20
Ĉiuj iras al unu loko: ĉiuj fariĝis el polvo, kaj ĉiuj refariĝos polvo.
Londona Biblio
In The King James Version
All go unto one place; all are of the dust, and all turn to dust again.
In Context
Cross References
Genesis 25:8Kaj Abraham konsumiĝis kaj mortis en bona maljuneco, profundaĝa kaj sata de vivo, kaj li alkolektiĝis al sia popolo.
Numbers 27:13Kaj kiam vi estos vidinta ĝin, vi alkolektiĝos al via popolo, vi ankaŭ, kiel alkolektiĝis via frato Aaron;
Job 10:9Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.
Job 14:14Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, Ĝi venos mia forŝanĝo.
Job 30:24Sed ĉu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfeliĉo?
Psalms 49:14Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon.