Kohelet 3:7
estas tempo por disŝiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli;
Londona Biblio
In The King James Version
A time to rend, and a time to sew; a time to keep silence, and a time to speak;
In Context
6estas tempo por serĉi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forĵeti;
8estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
Cross References
Genesis 37:29Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li disŝiris siajn vestojn.
Genesis 44:18Tiam Jehuda aliris al li, kaj diris: Permesu, mia sinjoro, ke via sklavo diru vorton en la orelojn de mia sinjoro, kaj ne koleriĝu kontraŭ via sklavo, ĉar vi estas kiel Faraono.
1 Samuel 10:16Kaj Saul diris al sia onklo: Li diris al ni, ke la azeninoj estas trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la reĝado, li ne diris al li.
1 Samuel 25:24Kaj ŝi ĵetis sin antaŭ liajn piedojn, kaj diris: Sur mi, mia sinjoro, estas la krimo; permesu, ke via sklavino parolu al viaj oreloj, kaj aŭskultu la vortojn de via sklavino.
2 Samuel 3:31Kaj David diris al Joab, kaj al la tuta popolo, kiu estis kun li: Disŝiru viajn vestojn kaj zonu vin per sakoj, kaj funebru pro Abner. Kaj la reĝo David sekvis la mortintportilon.
2 Kings 5:7Kiam la reĝo de Izrael tralegis la leteron, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Ĉu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li serĉas pretekston kontraŭ mi.