Kohelet 4:1
Kaj mi returniĝis, kaj mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno: kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 1:16Li diris: Kiam vi akuŝigos la Hebreinojn, rigardu la kuŝejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu ŝin vivi.
Exodus 2:23Post longa tempo mortis la reĝo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj ĝemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio.
Exodus 5:18Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru.
Deuteronomy 28:48Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de ĉio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, ĝis li ekstermos vin.
Judges 10:7Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la Amonidoj.
Job 6:29Rigardu denove, vi ne trovos malpiaĵon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.