Kohelet 5:1
Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por aŭskultado, ol por oferdonado de malsaĝuloj; ĉar ili ne scias, ke ili agas malbone.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 4:3Kaj post ia tempo fariĝis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo.
Exodus 3:5Kaj Li diris: Ne alproksimiĝu ĉi tien; deprenu viajn ŝuojn de viaj piedoj, ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.
Joshua 5:15Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo: Demetu viajn ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel.
1 Samuel 15:21Kaj la popolo prenis el la militakiraĵo ŝafojn kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitaĵo, por buĉoferi al la Eternulo, via Dio, en Gilgal.
Job 11:2Ĉu kontraŭ multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj ĉu tiu, kiu multe parolas, estas prava?
Psalms 50:8Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riproĉos, Ĉar viaj bruloferoj estas ĉiam antaŭ Mi.