Kohelet 6:10
Kio ajn ekzistas, tio de longe havas nomon; kaj estas sciate, kia estas la homo, kaj ke li ne povas juĝe batali kun Tiu, kiu estas pli forta ol li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
11Ĉar ekzistas multe da aferoj, kiuj plimultigas la vantaĵon; kian do superecon havas la homo?
Cross References
Genesis 3:17Kaj al Adam Li diris: Ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo.
Job 9:32Ĉar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaŭ iri al juĝo.
Job 33:13Kial vi havas pretendon kontraŭ Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri ĉiuj Siaj faroj?
Psalms 39:6Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos.
Psalms 103:15La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras.
Ecclesiastes 1:10Ekzistas io, pri kio oni diras: Vidu, ĉi tio estas nova; sed ĝi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni.