Kohelet 7:1
Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskiĝo.
Londona Biblio
In The King James Version
A good name is better than precious ointment; and the day of death than the day of one’s birth.
In Context
Cross References
Ruth 3:14Kaj ŝi kuŝis ĉe liaj piedoj ĝis la tagiĝo; sed ŝi leviĝis, antaŭ ol oni povis rekoni unu la alian. Kaj li diris: Mi ne volas, ke iu sciiĝu, ke ĉi tiu virino estis en mia draŝejo.
Psalms 133:2Kiel la bona oleo, Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, Kaj defluas sur la randon de lia vesto;
Proverbs 22:1Nomo bona estas pli preferinda, ol granda riĉeco; Kaj bona estimo, ol arĝento kaj oro.
Proverbs 27:9Oleo kaj odorfumaĵo ĝojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo.
Ecclesiastes 10:1Venenaj muŝoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli ŝatata ol saĝo kaj honoro ofte estas malgranda malsaĝaĵo.
Song of Solomon 4:10Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fianĉino! Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! Kaj la bonodoro de viaj parfumaĵoj estas pli bona, ol ĉiaj aromaĵoj!