Kohelet 7:14
En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfeliĉo atendu: ĉi tion kaj tion aranĝis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Rigardu la faron de Dio; ĉar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis?
Cross References
Deuteronomy 28:47pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun ĝoja koro, kiam vi ĉion havis abunde.
1 Kings 17:17Post tiu okazintaĵo malsaniĝis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute ĉesis spiri.
Job 2:10Sed li diris al ŝi: Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsaĝulinoj; ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.
Psalms 30:11Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo,
Psalms 94:12Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,
Ecclesiastes 3:4estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por danci;