Kohelet 7:18
Bone estas, se vi tenos vin je unu afero kaj ankaŭ de alia afero vi ne forprenos vian manon; ĉar tiu, kiu timas Dion, penas plaĉi al ĉiuj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
17Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta: kial vi devas morti ne en via tempo?
19La saĝeco faras la saĝulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo.
Cross References
Psalms 25:12Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.
Proverbs 4:25Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen.
Proverbs 12:21Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.
Ecclesiastes 8:12Kvankam pekulo faras malbonon cent fojojn, kaj Dio estas pacienca al li, tamen mi scias, ke estos bone al tiuj, kiuj timas Dion, kiuj respektas Lin.
Ecclesiastes 12:13Ni aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, ĉar ĉi tio estas ĉio por la homo.
Malachi 4:2Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj, kaj vi eliros kaj saltados, kiel bone nutritaj bovidoj.