Kohelet 7:25
Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj traserĉi saĝecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsaĝeco kaj ke la senscieco estas sensenca.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
24Kio estas malproksima kaj tre profunda, kiu tion komprenos?
Cross References
Joshua 7:13Leviĝu, sanktigu la popolon, kaj diru: Sanktigu vin por morgaŭ; ĉar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael: Anatemitaĵo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaŭ viaj malamikoj, ĝis vi forigos la anatemitaĵon el inter vi.
Proverbs 17:12Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj, Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco.
Ecclesiastes 1:13Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la ĉielo: ĉi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi.
Ecclesiastes 2:1Mi diris en mia koro: Lasu, mi elprovos vin per ĝojo, kaj vi ĝuu bonon; sed jen ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
Ecclesiastes 2:15Kaj mi diris en mia koro: Ankaŭ min atingos tia sama sorto, kiel la malsaĝulon; por kio do mi estis pli saĝa? Kaj mi diris en mia koro, ke ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
Ecclesiastes 3:16Ankoraŭ mi vidis sub la suno: en la loko de juĝo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico.