Ecclesiastes 7:9
Ne rapidu koleri en via spirito; ĉar koleremeco loĝas en la brusto de malsaĝuloj.
Londona Biblio
In The King James Version
Be not hasty in thy spirit to be angry: for anger resteth in the bosom of fools.
In Context
8La fino de afero estas pli bona, ol ĝia komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo.
10Ne diru: Kial la antaŭaj tagoj estis pli bonaj, ol la nunaj? ĉar ne el saĝeco vi ĉi tion demandus.
Cross References
Genesis 4:5sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis.
Genesis 34:7Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili aŭdis, la viroj ĉagreniĝis kaj forte koleriĝis, ke li faris malnoblaĵon en Izrael, kuŝinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata.
Genesis 34:30Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la loĝantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektiĝos kontraŭ mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo.
2 Samuel 13:22Abŝalom parolis kun Amnon nek malbonon nek bonon; ĉar Abŝalom malamis Amnonon pro tio, ke li perfortis lian fratinon Tamar.
2 Samuel 13:32Tiam ekparolis Jonadab, filo de Ŝimea, frato de David, kaj diris: Mia sinjoro ne diru, ke ĉiuj junuloj filoj de la reĝo estas mortigitaj; ĉar nur Amnon sola mortis; ĉar ĉe Abŝalom tio estis decidita de post la tago, kiam tiu perfortis lian fratinon Tamar.
Esther 3:5Kiam Haman vidis, ke Mordeĥaj ne klinas sin kaj ne ĵetas sin vizaĝaltere antaŭ li, tiam Haman pleniĝis de kolero.