Kohelet 8:1
Kiu estas simila al saĝulo? kaj kiu komprenas la sencon de la aferoj? Saĝeco de homo lumigas lian vizaĝon, kaj la maldelikateco de lia vizaĝo ŝanĝiĝas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Mi diras: La reĝan ordonon plenumu, pro la ĵuro farita antaŭ Dio.
Cross References
Genesis 40:8Kaj ili diris al li: Ni sonĝis sonĝon, sed estas ĉi tie neniu, kiu ĝin signifoklarigus. Kaj Jozef diris al ili: La signifoklarigoj apartenas ja al Dio; tamen rakontu al mi.
Genesis 41:38Kaj Faraono diris al siaj servantoj: Ĉu ni povus trovi tian homon, kiel li, en kiu estas la spirito de Dio?
Exodus 34:35Kaj la Izraelidoj vidis, ke la haŭto de la vizaĝo de Moseo lumradias; kaj tiam Moseo denove metis la kovrotukon sur sian vizaĝon, ĝis li eniris, por paroli kun Li.
Job 33:23Sed se li havas por si anĝelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,
Proverbs 4:8Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos; Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos.
Proverbs 17:24Antaŭ la vizaĝo de prudentulo estas saĝo; Sed la okuloj de malsaĝulo estas en la fino de la tero.