Kohelet 8:10
Kaj ankaŭ mi vidis, ke oni enterigis malvirtulojn, kiuj venadis kaj eliradis el la sankta loko, kaj kiuj estis forgesitaj en la urbo, kie ili tiel agis; kaj ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Job 21:18Ili estu kiel pajlero antaŭ vento, Kaj kiel grenventumaĵo, kiun forportas ventego.
Psalms 31:12Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi fariĝis kiel rompita vazo.
Proverbs 10:7La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.
Ecclesiastes 2:16Ĉar pri la saĝulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsaĝulo; en la tempoj estontaj ĉio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas saĝulo egale kiel malsaĝulo!
Jeremiah 17:13Ho Eternulo, espero de Izrael! ĉiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; ĉar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo.
Acts 6:13kaj starigis mensogajn atestantojn, kiuj diris: Ĉi tiu homo ne ĉesas paroli vortojn kontraŭ ĉi tiu sankta loko kaj la leĝo;