Kohelet 8:16
Kiam mi direktis mian koron, por ekkoni saĝecon, kaj por ĉirkaŭrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero tiamaniere, ke nek tage nek nokte homo vidas dormon sur siaj okuloj; kaj kiam mi rigardis ĉiujn farojn de Dio:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Psalms 127:2Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, Manĝas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.
Ecclesiastes 1:17Sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ ĉi tio estas ventaĵo.
Ecclesiastes 4:8jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de ĝuado? Ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona afero.
Ecclesiastes 7:25Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj traserĉi saĝecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsaĝeco kaj ke la senscieco estas sensenca.
Ecclesiastes 8:9Ĉion ĉi tion mi vidis, kaj mi atentis ĉiun aferon, kiu estas farata sub la suno, kaj tiun tempon, en kiu homo regas homon al lia malbono.