Kohelet 8:17
tiam mi trovis, ke homo ne povas kompreni la aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos; kaj se eĉ saĝulo diras, ke li scias, li tamen ne povas kompreni.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Job 11:7Ĉu vi povas eltrovi la esencon de Dio? Ĉu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?
Psalms 73:16Mi meditis, por kompreni ĉi tion; Sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,
Proverbs 30:3Kaj mi ne lernis saĝon, Kaj pri la Sanktulo mi ne havas ekkonon.
Ecclesiastes 7:23Ĉion ĉi tion mi provis per mia saĝo; mi diris al mi: Mi akiru saĝon; tamen ĝi estas malproksima de mi.
Isaiah 40:28Ĉu vi ne scias, ĉu vi ne aŭdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne laciĝas kaj ne senfortiĝas; Lia saĝeco estas neesplorebla.