Kohelet 9:12
Ĉar eĉ ne scias la homo sian sorton; kiel fiŝoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikiĝintaj en kaptilon, tiel kaptiĝas la homoj en tempo malbona, kiam ĝi atakas ilin neatendite.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
13Ankaŭ jenan saĝaĵon mi vidis sub la suno, kaj ĝi ŝajnis al mi granda:
Cross References
Psalms 11:6Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
Psalms 73:19Kiel momente ili ruiniĝis! Pereis, malaperis de subita teruro!
Proverbs 7:22Li tuj iras post ŝi, Kiel bovo iras al la buĉo Kaj kiel katenita malsaĝulo al la puno;
Proverbs 29:6Per sia pekado malbona homo sin implikas; Sed virtulo triumfas kaj ĝojas.
Ecclesiastes 8:8Neniu homo povas regi la venton kaj reteni la venton, neniu povas regi la tagon de la morto; ne ekzistas forpermeso en tiu milito, kaj malvirteco ne savas sian faranton.
Isaiah 30:13tial ĉi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.