Kohelet 9:18
Pli bona estas saĝo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.
Londona Biblio
In The King James Version
Wisdom is better than weapons of war: but one sinner destroyeth much good.
In Context
Cross References
Joshua 7:5Kaj la loĝantoj de Aj mortigis el ili tridek ses homojn, kaj persekutis ilin de la pordego ĝis Ŝebarim, kaj venkobatis ilin sur la deklivo de la monto; kaj malkuraĝiĝis la koro de la popolo kaj fariĝis kiel akvo.
Joshua 22:20Jen, Aĥan, filo de Zeraĥ, faris krimon koncerne la anatemitaĵon, kaj la kolero estis kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj ne li sola mortis pro sia krimo.
1 Samuel 14:30Se la popolo manĝus hodiaŭ el la militakiraĵo, kion ĝi prenis de siaj malamikoj kaj kion ĝi trovis, ĉu nun ne pligrandiĝus la venkobato kontraŭ la Filiŝtoj?
2 Samuel 20:1Troviĝis tie viro malbonaga, kies nomo estis Ŝeba, filo de Biĥri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris: Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj: iru, Izraelidoj, ĉiu en sian tendon.
Ecclesiastes 7:19La saĝeco faras la saĝulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo.
Ecclesiastes 10:1Venenaj muŝoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli ŝatata ol saĝo kaj honoro ofte estas malgranda malsaĝaĵo.