Kohelet 9:3
Ĉi tio estas malbona en ĉio, kio fariĝas sub la suno, ke la sama sorto ekzistas por ĉiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de malbono, kaj sensencaĵo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj poste ili transiras al la mortintoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 8:21Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, ĉar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu ĉion vivantan, kiel Mi faris.
Job 15:16Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.
Psalms 51:5Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.
Proverbs 14:32Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita; Sed virtulo eĉ mortante havas esperon.
Ecclesiastes 2:14La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mallumo; sed mi ankaŭ eksciis, ke unu sorto atingas ilin ĉiujn.
Ecclesiastes 8:11Ĉar ne baldaŭ estas farata juĝo kontraŭ malbonaj faroj, tial plene kuraĝas la koro de homidoj fari malbonon.