Kohelet 9:5
Ĉar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, ĉar la memoro pri ili estas forgesita.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Samuel 14:14Ĉar ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas, ke forpuŝito ne estu forpuŝata ankaŭ de Li.
Job 14:21Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.
Psalms 6:5Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin?
Psalms 88:13Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia preĝo Vin renkontas.
Ecclesiastes 1:11Ne restis memoro pri la antaŭuloj; kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos poste.
Ecclesiastes 7:2Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; ĉar morto estas la fino de ĉiu homo, kaj la vivanto notos ĉi tion en sia koro.