Epistolo al la efesanoj 6:5
Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laŭ la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.
Read all of Epistolo al la efesanoj 6
Cross References
Joshua 24:14Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpuŝu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo.
Psalms 86:11Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dediĉu mian koron al la respektado de Via nomo.
Malachi 1:6Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaŭ Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras: Per kio ni malhonoras Vian nomon?
Matthew 6:24Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!
Acts 2:46Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro,
1 Corinthians 2:3Kaj mi estis ĉe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado.