Libro de Ester 1:2
En tiu tempo, kiam la reĝo Aĥaŝveroŝ sidis sur sia reĝa trono en la kastelurbo Ŝuŝan,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
1 Kings 1:46Kaj Salomono jam sidiĝis sur la reĝa trono.
Esther 2:3kaj la reĝo starigu en ĉiuj landoj de sia regno oficistojn, kiuj kolektus ĉiujn belajn junajn virgulinojn en la kastelurbon Ŝuŝan, en la virinejon, sub la inspektadon de Hegaj, la reĝa eŭnuko, gardisto de la virinoj, kaj oni donu al ili iliajn beligaĵojn;
Esther 3:15La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan. La reĝo kaj Haman sidiĝis, por drinki, sed la urbo Ŝuŝan estis konsternita.
Esther 9:12Kaj la reĝo diris al la reĝino Ester: En la kastelurbo Ŝuŝan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn kaj ankaŭ la dek filojn de Haman; kion ili faris en la ceteraj regionoj de la reĝo? Kion vi petas? tio estos donita al vi; kion vi ankoraŭ deziras? tio estos plenumita.
Daniel 8:2Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan, kiu troviĝas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas ĉe la rivero Ulaj.