Libro de Ester 10:3
Ĉar la Judo Mordeĥaj estis la dua post la reĝo Aĥaŝveroŝ, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al sia tuta idaro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 41:43Kaj li veturigis lin sur sia dua ĉaro; kaj oni kriis antaŭ li: Genuiĝu! Kaj li estrigis lin super la tuta Egipta lando.
Genesis 45:11Kaj mi nutros vin tie, ĉar ankoraŭ kvin jarojn daŭros la malsato; por ke ne mizeriĝu vi kaj via domo, kaj ĉio, kion vi havas.
1 Samuel 23:17kaj diris al li: Ne timu, ĉar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi reĝos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj eĉ mia patro Saul tion bone scias.
Nehemiah 2:10Kiam tion aŭdis Sanbalat, la Ĥoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, ili havis grandan ĉagrenon, ke venis homo, por zorgi pri la bono de la Izraelidoj.
Esther 3:2Kaj ĉiuj servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, klinadis sin kaj ĵetadis sin vizaĝaltere antaŭ Haman, ĉar tiel ordonis pri li la reĝo. Sed Mordeĥaj sin ne klinadis kaj ne ĵetadis sin vizaĝaltere.
Daniel 5:16Sed mi aŭdis pri vi, ke vi povoscias klarigi signifon kaj malkaŝi kaŝitaĵon. Tial, se vi povas tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon, vi ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur via kolo, kaj vi estos la tria reganto en la regno.