Libro de Ester 2:9
La knabino plaĉis al li kaj akiris lian favoron, kaj li rapide donis al ŝi ŝiajn beligaĵojn kaj ŝian destinitaĵon, kaj sep knabinojn elektitajn el la domo de la reĝo; kaj li transloĝigis ŝin kun ŝiaj knabinoj en la plej bonan parton de la virinejo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Ester ne diris pri sia popolo nek pri sia patrujo, ĉar Mordeĥaj ordonis al ŝi, ke ŝi ne diru.
Cross References
Genesis 39:4Kaj Jozef akiris lian favoron kaj servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn ĉion, kion li havis.
1 Kings 8:50kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaŭ Vi, kaj ĉiujn iliajn krimojn, kiujn ili faris kontraŭ Vi, kaj veku por ili kompaton en iliaj kaptintoj, por ke ĉi tiuj estu favorkoraj al ili.
Nehemiah 2:8kaj ankaŭ leteron al Asaf, la gardisto de la reĝa arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo ĉe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi loĝos. Kaj la reĝo donis al mi, ĉar super mi estis la favora mano de mia Dio.
Esther 2:12Kiam por ĉiu knabino venis la vico iri al la reĝo Aĥaŝveroŝ, post kiam dum dek du monatoj estis farata al ŝi la beligado destinita por la virinoj (ĉar tiel longe daŭris la tempo de ilia beligado: ses monatoj per mirha oleo, kaj ses monatoj per aromaĵoj kaj per aliaj ŝmiraĵoj),
Proverbs 16:7Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li.
Acts 7:10kaj liberigis lin el ĉiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj saĝecon antaŭ Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj ĉi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo.