Libro de Ester 5:14
Tiam diris al li lia edzino Zereŝ kaj ĉiuj liaj amikoj: Oni pretigu arbon, havantan la alton de kvindek ulnoj, kaj matene diru al la reĝo, ke oni pendigu sur ĝi Mordeĥajon; kaj poste iru gaje kun la reĝo al la festeno. Tio plaĉis al Haman, kaj li pretigis la arbon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Samuel 13:3Sed Amnon havis amikon, kies nomo estis Jonadab, filo de Ŝimea, frato de David; kaj Jonadab estis homo tre saĝa.
1 Kings 21:7Tiam diris al li lia edzino Izebel: Nun vi montru vian reĝecon super Izrael; leviĝu, manĝu panon, kaj estu bonhumora: mi donos al vi la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano.
2 Chronicles 22:3Li ankaŭ iradis laŭ la vojoj de la domo de Aĥab, ĉar lia patrino estis lia konsilantino por malbonagi.
Esther 6:4La reĝo diris: Kiu estas sur la korto? Dume Haman estis veninta sur la eksteran korton de la reĝa domo, por diri al la reĝo, ke oni pendigu Mordeĥajon sur la arbo, kiun li pretigis por li.
Psalms 7:13Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj.
Psalms 37:14Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.