Libro de Ester 6:12
Poste Mordeĥaj revenis al la pordego de la reĝo; kaj Haman rapidis hejmen, malĝoja kaj kun kovrita kapo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
1 Samuel 3:15Kaj Samuel kuŝis ĝis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli.
2 Samuel 17:23Kiam Aĥitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li selis azenon, leviĝis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro.
1 Kings 21:4Tiam Aĥab revenis hejmen malĝoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante: Mi ne donos al vi la heredaĵon de miaj patroj. Kaj li kuŝiĝis sur sia lito kaj forturnis sian vizaĝon kaj ne manĝis panon.
2 Chronicles 26:20Kiam sin turnis al li la ĉefpastro Azarja kaj ĉiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaŭ li mem rapidis eliri, ĉar la Eternulo lin frapis.
Esther 7:8Kiam la reĝo revenis el la palaca ĝardeno en la ĉambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la reĝo diris: Eĉ perforti la reĝinon li volas ĉe mi en la domo! La vorto eliris el la buŝo de la reĝo, kaj oni kovris al Haman la vizaĝon.
Job 20:5Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta?