Libro de Ester 9:10
la dek filojn de Haman, filo de Hamedata kaj persekutanto de la Judoj, ili mortigis; sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Parmaŝtan, Arisajon, Aridajon, kaj Vajzatan,
11En la sama tago la nombro de la mortigitoj en la kastelurbo Ŝuŝan estis raportita al la reĝo.
Cross References
Genesis 34:27La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon.
Exodus 20:5ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj,
Esther 5:11Kaj Haman rakontis al ili pri sia granda riĉeco, pri la multo de siaj filoj, kaj pri ĉio, per kio la reĝo lin altigis kaj starigis lin super la princoj kaj servantoj de la reĝo.
Esther 7:6Kaj Ester respondis: La malamanto kaj malamiko estas ĉi tiu malbona Haman. Kaj Haman ektremis antaŭ la reĝo kaj la reĝino.
Esther 9:15La Judoj, kiuj estis en Ŝuŝan, kolektiĝis ankaŭ en la dek-kvara tago de la monato Adar, kaj mortigis en Ŝuŝan tricent homojn; sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon.
Job 27:13Tia estas la sorto de malbona homo ĉe Dio, Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo: